En Usono, se oni ne estas kvin minutojn frua, oni jam malfruas kvin minutojn. En Kameruno, se oni estas kvin minutojn malfrua, oni ankoraŭ trofruas almenaŭ unu horon.
Estis malfrue. La suno jam subiris antaŭ du horoj. Mi ĵus revenis de apuda vilaĝo kaj pretigis min por enlitiĝi. Sed mi aŭdadis kriojn, kaj tra la fenestro mi vidis multajn homojn kiuj kuris ien.
Ni vagis ĉirkaŭ la komercadejo dum ŝi rakontis historiojn de la lasta, memorinda, semajno: ŝi tranĉis sian manon, kelkaj komputiloj rompiĝis ĉe ŝia lernejo, kaj ŝi falis de motorciklo en koton kaj poste, la kondukisto demandis, ĉu ŝi edziniĝus al li.